Klasika latino

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Italika lingvaro > Latina lingvo > Klasika


Klasika latino estis la latina lingvo de la registaro kaj alta literaturo de Romio. Eĉ en la tempo de Julio Cezaro, ĝi ne estis la lingvo de la strato, kie oni parolis la vulgaran latinon.

La ora epoko de latina literaturo estis en la 1-a jarcento a.K. (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de Cicerono, Cezaro, Lukrecio, Katulo kaj aliaj.

La sekva jarcento (la unua de la Imperio) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio, Ovidio, Lukano kaj aliaj.

Klasika latino plejparte malaperis post la 4-a jarcento, kiam la nova kristana intelektularo prefere skribis en vulgara latino anstataŭ en la klasika.

La humanistoj de la Renesanco restarigis klasikan latinon en la formo de la humanisma aŭ renesanca latino en la 16-a jarcento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search